Mungfabo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mungfabo
Remove ads

La mungfabo (Vigna radiata) (sin.: Phaseolus radiatus, Ph. aureus), ankaŭ mungofabo, Jerusalemfabo estas kultivplanto el la familio de guŝacoj (Fabaceae aŭ Leguminosae), subfamilio papiliofloraj (Faboideae). Ĝi estas strikte parenca al aliaj faboj precipe al nigra fabo (Vigna mungo).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Rapidaj faktoj Mung-ŝosoj, nekuiritaj, Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) ...
Rapidaj faktoj Mungfaboj, boligitaj, sen salo, Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) ...

La fabo estas kultivita jam jarmilojn en Hindio kaj nun en tuta sudorienta Azio.

Remove ads

Priskribo

Ĝi altas ĝis 1,50 m, havas guŝojn longajn je 10 cm. La grajnoj grandas kiel pizo kaj havas la koloron de malhelverda, malofte flava aŭ nigra.

Uzeblecoj

Thumb
Mung-ŝosoj

Oni povas manĝi la ŝosojn (mungidojn), la freŝajn, junajn guŝojn aŭ la sekajn fabojn. Oni uzas eĉ la farunon el la grajno por vitra vermiĉelo.

En Eŭropo oni nomas la mung-ŝosojn erare "sojŝosoj" aŭ "sojĝermoj", sed ili konsistas el mungfaboj kaj ne el sojfaboj.

La mungfaboj estas pli facile digesteblaj ol kutima ĝardena fabo tiel ili ne kaŭzas produkton de intestaj gasoj. Ili estas malpli bongustaj ol la eŭropaj faboj.

La mungfabo havas 24 % entenon el proteino (el seka maso), kiu riĉas je lizino.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads