Sesame Street

televida serio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sesame Street
Remove ads

Sesame Street (Sezamostrato) estas originale usona infanprogramo por publika televido fare de la neprofitcela organizaĵo Sesame Workshop. La ideo estis instrui infanojn inter du kaj ses jarojn per la televidilo. Nun, iu versio de Strato Sezamo estas mondvasta kaj videbla en pli ol 140 landoj.

Rapidaj faktoj televida serio, Originala titolo ...

Laŭ la ideo de la programo, en la "Sezama Strato" homoj kaj pupoj kunloĝas. La pupoj estas "mupetoj" (angle Muppets) - tiel la kreinto Jim Henson baptis siajn pupokreaĵojn - kaj diversas laŭ grandeco: la pli malgrandaj estas movitaj per aktora mano aŭ brako, la iom pli grandaj per du brakoj kaj la ankoraŭ pli grandaj estas kostumoj en kiuj moviĝas homoj tutkorpe. La programo gajnis 122 Emmy-premiojn.

"Nia originala celo estis simpla, — diris la kunfondinto Joan Ganz Cooney en 2009 en komunikaĵo sur PBS, — naski sukcesan televidprogramon kiu estigos pozitivan ŝanĝon en la vivo de infanoj, precipe, malriĉaj urbaj infanoj, kaj helpi prepari ilin por lernejo."[1]

La serio en la usona televido debutis la 10-an de novembro 1969, kaj multaj amaskomunikiloj tutmonde la 10-an de novembro 2009 celebre temigis la 40-an naskiĝtagon de la koncepto. En la jubilea ellaso de la programo aperis la prezidentedzino Michelle Obama, kiu klarigis al junaj spektantoj kiel kultivi hejmĝardenon, interalie donis konsiletojn pri kreskado de tomatoj, kukumoj kaj karotoj."[1]

Remove ads

(La usonaj) karakteroj

Thumb
Kermit (maldekstre) kaj Michelle Obama en Novjorko

Mupetoj:

Homoj:

  • Bob
  • Susan
  • Gordon
  • Maria
  • Luis
  • Linda
  • Mr. Hooper
  • Alan
  • Gina

Internaciaj sezamstrataj programoj

Thumb
Bazilio la Urso de la kanada eldono, surmetinte kavaliran kirason.
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads