Muri ĉe Berno

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Muri ĉe Berno
Remove ads

Muri ĉe Berno estas urbo kaj komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Berno. Ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 12526 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando • urbo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Muri ĉe Berno situas en la Svisa Mezlando sudoriente de la federacia urbo Berno ĉe la orienta bordo de la rivero Aro. La urbo konsistas el la du proksimume samgrandaj partoj Muri kaj Gümligen.

La areo de la komunumo estas 7,60 km², de kiuj 1,50 km² estas kovritaj de arbaro, 1,9 km² konsistas el agroj kaj herbejoj kaj 3,39 km² troviĝas en la konstruebla zono. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 727 m s.m. sur la monteto Dentenberg, la plej malalta ĉe la bordo de la rivero Aro sur 508 m s.m..

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Ostermundigen, Stettlen kaj Vechigen, en oriento al Worb kaj Allmendingen ĉe Berno, en sudo al Belp kaj Kehrsatz, kaj en okcidento al Köniz kaj Berna.

Trafiko

Muri ĉe Berno estas ligita kun tramlinio G de la trafikentrepreno Regionalverkehr Bern-Solothurn kaj kun la tramlinio nr-o 3 al Saali kun la tramreto de la urbo Berno. La stacidomo de Gümligen situas ĉe la trajnlinio de Berno al Thun kaj estas servata de regionaj trajnoj de la Berno-Lötschberg-Sempion-Fervojo.

Tra Muri pasas la nacia aŭtoŝoseo A6 al, kiu la urbo havas tri alirojn. Sudokcidente en la najbara komunumo Belp situas la internacia Flughaveno de Berno.

Historio

La unua dokumenta mencio de Muri ĉe Berno datiĝas el la jaro 1180 kiel Mure. Diversaj trovaĵoj el neolitiko kaj bronzepoko pruvas, ke Muri ĉe Berno estis jam loĝita en prahistoria tempo. Proksime de la preĝejo kaj kastelo oni malkovris la fundamentojn de romia vilao.

Gefiloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads