Nacia Biblioteko de Hispanio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nacia Biblioteko de Hispanio
Remove ads

La Nacia Biblioteko de Hispanio (hispane Biblioteca Nacional de España) estas la deponanta centro de la Bibliografia kaj Dokumenta Heredaĵo de Hispanio kaj la institucio gardas tre riĉan historian kolekton kaj ĉiajn publikigaĵojn en nacia teritorio ekde la komencoj de la 18-a jarcento. Nuntempe tiu ĉi dokumenta fonduso estas formata de pli ol 26 milionoj da objektoj kiuj inkluzivas librojn, revuojn, mapojn, bildojn, desegnojn, partiturojn, bultenojn, ktp.

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...

La Nacia Biblioteko diskonigas sian riĉan nacian bibliografian heredaĵon per ĝia katalogo kaj la ellaborado de la Hispana Bibliografio kaj disvolvigas gravan aron de servoj al la publiko kiel la konsulthaloj kaj distanca servo tra la retpaĝo (http://www.bne.es), faka bibliografia informado kaj interbiblioteka pruntdonado. Pere de la Muzeo de la Biblioteko estas disvastigataj la kolektoj, la funkciado kaj la historio de la Nacia Biblioteko. Krom tio ĝi realigas ampleksan programon de kulturaj aranĝoj.[1] La Nacia Biblioteko de la Hispanio partoprenas en la projekto de Virtuala Internacia Norma Datumaro (VIAF).

Ĝi troviĝas en la numero 20 de la Avenuo Rekoleto de Madrido, kundividante la konstruaĵon kun la Muzeo de Arkeologio kaj ĝi havas duan sidejon en Alcalá de Henares.

Remove ads

Rilatoj al Esperanto

Ekde 2009 la esperantista verkisto Jorge Camacho estas dungito de la Nacia Biblioteko de Hispanio.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads