Nacia Muzeo en Varsovio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nacia Muzeo en Varsovio
Remove ads

Nacia Muzeo en Varsovio (pole Muzeum Narodowe w Warszawie) estas muzeo pri arto en Varsovio, fondita en 1862 kiel Muzeo de Belartoj en Varsovio, nacia kultura institucio; unu el la plej grandaj muzeoj en Pollando kaj la plej granda en Varsovio.

Thumb
Nacia Muzeo en Varsovio
Rapidaj faktoj Partoj, Posedatoj ...

La Nacia Muzeo en Varsovio kunigas kolektojn de antikva arto (egipta, greka, romia) kaj pola pentroarto de la 18-a jarcento. En artgalerio de fremda pentroarto troviĝas la franca, itala nederlanda, germana kaj rusa, krome numismatikaĵoj kaj metiartaĵoj.

Pro germana rabado de la pola kultura heredaĵo dum la dua mondmilito la muzeo perdis grandegan parton de siaj kolektaĵoj, i.a. 99% de numismatikaĵoj, 100% de horloĝoj, 80% de orumitaĵoj kaj juvelaĵoj, 63% de teksaĵoj, 60% de mebloj, 70% de librobindaĵoj, libroj kaj reĝaj ekslibrisoj.

La Nacian Muzeon en Varsovio oni ŝtatigis en 1945.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads