Nacia Parko Białowieża
nacia parko en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Nacia Parko Białowieża (pole Białowieski Park Narodowy, kun la nomo Białowieża[1] en genitiva formo) estas nacia parko en la provinco Podlaĥio de orienta Pollando ĉe la limo al Belorusio. Ĝi kovras kaj protektas signifan parton de la arbaro de Białowieża, la lasta moderklimata praarbaro de Eŭropo - plia nacia parko en Belorusio protekstas plian parton. La nacia parko de Pollando kovras areon de 152 kvadrataj kilometroj kaj situas 62 kilometrojn sudoriente de la urbo Bjalistoko. La praarbaro estas hejmo al la plej granda monda loĝantaro de eŭropaj bizonoj (pole żubr), la plej pezaj landaj bestoj de la kontinento. La limo inter la du ŝtatoj dividas la arbaron, la Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa najbaras ĉe la belorusia flanko de la limo. Ekzistas limtransirejo por migrantoj kaj biciklantoj en la arbaro[2].(germana)
Falinta arbo en la nacia parko de Pollando

Remove ads
Senarbarbarigo de la pola praarbaro

Protekto de la proceso de kresko kaj degenero

Eŭropa bizono en la natura vivejo
En Marto 2016, la dekstrula konservativa registaro de Pollando komencis permesi la senarbarigon, pravigante ĉi tiujn mezurojn per la lukto kontraŭ la ŝelskarabo. La Eŭropa Komisiono jure persekutis Pollandon en julio 2017 antaŭ la Eŭropa Kortumo en Luksemburgio. La tribunalo petis la tujan haltigon de la senarbarigo kiun la pola naturmedia ministro Jan Szyszko (ĝis 2018-01-18) ne komprenis sed la nova media ministro Henryk Kowalczyk haltigis la faligon de la arboj. Komence de aŭgusto 2017 la Eŭropa Komisiono komunikis ekigi malobservan proceduroon kontraŭ Pollando se la senarbarigo daŭrigintus.
Remove ads
Filmo
Białowieża, Polen-Weißrussland. Wildnis unter dem Dach der Urwaldriesen. Dokumenta filmo, Germanio, 2003, 14:56', Libro kaj scenigo: Thomas Willers, Produktado: Südwestrundfunk (SWR), Serio: Schätze der Welt – Erbe der Menschheit (Mondtrezoroj - heredaĵo de la homaro), Enhavotabelo (germane) Arkivigite je 2018-08-04 per la retarkivo Wayback Machine kaj reta video de SWR.
Literaturo
- (germana) Bialowieza – Europas letzter Urwald. En: Natürlich (Magazino), 2005 / Litero.ch, 2016
Eksteraj ligiloj
- (pola) Oficiala retejo
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads