Nadlara printilo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nadlara printilo
Remove ads

Nadlara printilo estas elektromeĥanika printilo, kiu faras bitbildojn en formo de rastrumo, kaj taŭgas por eligi kaj tekstan (finisignaran), kaj grafikan datumon. La rastrumon faras nadlara printa kapeto el 9–48 elektromagnetaj nadloj. La kapeto moviĝas de flanko al flanko tra paperfolio kaj printas punktojn sur la papero premante ĝin tra farban rubandon, simile al tajpilo].

Thumb
Pligrandigita eligaĵo de nadlara printilo
Thumb
Aranĝo por movi la printan kapeton
Thumb
Farborubanda kartoĉo

Nadlaraj printiloj estas malpli rapidaj ol la laserajinkĵetaj, sed ili estas plu uzataj, ekz‑e por printi ĉekojn, plurfoliajn biletojn aviajn ktp.

Remove ads

Avantaĝoj

  • Ĉar nadlara printilo uzas meĥanikan premon, oni povas fari kopiojn uzante karbonpaperon.
    • Tial ili ebligas printi plurkopiajn (plurfoliajn) dokumentojn (ekz-e aviajn biletojn).
    • Tial nadlaraj printaĵoj pli ol aliaj printaĵoj taŭgas por daŭra arĥiva konservado.
  • Nadlara printado ne bezonas specialan paperon, ĝi povas funkcii kun diversaj datumportiloj, i.a. kun malmultekosta papero en ruloj aŭ aliaj formatoj.
  • Granda funkcikapablo de la printilo (8 milionoj da linioj) kaj de la printa kapeto (30–400 milionoj da signobildoj).
Remove ads

Malavantaĝoj

  1. Bruo.
  2. Malrapido.
  3. Mezbona kvalito de printaĵo.
  4. Nenia aŭ malgranda kapablo pri kolora printado.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads