Nakło nad Notecią

urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Nakło nad Notecią
Remove ads

Nakło nad Notecią (germane Nakel resp. per plena nomo Nakel an der Netze) estas urbo en Kujavio-Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Nakło nad Notecią kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Nakło.

Rapidaj faktoj urbo ...

De 1772 ĝis 1807 la urbo apartenis al la prusa provinco Okcidenta Prusio, de 1807 al 1815 al la Duklando Varsovio kaj de 1815 ĝis 1920 denove al Prusio. Komence de la prusia tempo ĝi komerce tre profitis per la konstruo de la 27 kilometrojn longa kanalo de Bromberg (ekde 1920 kanalo de Bydgoszcz), kiu ligis ĝin al la pli suda urbo Bromberg/Bydgoszcz, kaj en 1851 plia ekonomia impulso estis la konektiĝo al la prusia reto de fervojoj. La loĝlokoj en la tiutempa distrikto "Nakel" havis magdeburgan juron, sed male al aliaj partoj de la germane provinco Okcidenta Prusio la regiono estis kaj resti plejparte pol-lingva: oficiala lingvo en la plejmulto de la urbaj konsilioj de la prusia distrikto estis la pola, nur en Lobsens (pole Łobżenica), Krojanke (pole Krajenka) kaj Wirsitz (pole Wyrzysk) la germana.

Remove ads

Partneraj urboj

  • Náklo (germane Nakel), Ĉeĥio
  • Naklo (germane Naklas), Slovenio
  • Elsterwerda, Germanio

Konataj loĝantoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads