Navasa Insulo

Kariba insulo From Wikipedia, the free encyclopedia

Navasa Insulo
Remove ads

Temas pri insulo en Karibo, kiu estas pridisputata de du landoj, nome kiel dependa teritorio de Usono en Kariba Maro aŭ kiel insulo de la plej proksima lando, nome Haitio. Ĝi troviĝas inter la insuloj de Jamajko kaj Hispanjolo en la Jamajka markolo, kiu antaŭe foje konsideriĝis la "suda parto" de la Venta Markolo inter la insuloj Kubo kaj Hispanjolo kaj fakte troviĝas pli norde. La registaro de Usono kalkulas la insulon kiel parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj, kiuj krome nur enhavas insuletojn en Oceanio, do en la Pacifika Oceano - tute alia geografia regiono.

Thumb
Rapidaj faktoj Estas, Akvejo ...
Thumb
sago montras la situon: okcidente parto de Jamajko, oriente de Hispanjolo, pli norde de Kubo

Ekde pluraj jardekoj la insulo estas neloĝata, antaŭa, historia loĝloketo ĉe la sudokcidenta flanko, iom sudoriente de samnoma golfeto nomata Lulu Bay, nomiĝis Lulu Town. De ĝi nun restas neniaj ruinoj. La plej alta punkto de la insulo, 77 metrojn super la marnivelo, nomiĝas Dunning Hill kaj troveblas eĉ kilometron oriente de la golfeto Lulu Bay - sur ĝi estas la insula lumturo.

Nacilingve la insulo nomiĝas angle Navassa Island, france Île de la NavasseLa Navase kaj kreole LanavazLavsh. Ĝia areo estas 5,4 kvadrataj kilometroj.


Thumb
Navasa Insulo (Pacifika oceano)
DEC DEC DEC DEC DEC DEC DEC DEC DEC
Pacifika oceano




Thumb
skema mapo en Esperanto
Thumb
la orienta bordo, rigardante suden
Thumb
la insula lumturo
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads