Nederlanda Esperanto-Junularo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Nederlando, landa sekcio de TEJO From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ; nederlande Nederlandse Esperanto-Jongeren) estas la landa sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) por Nederlando kaj havas sian sidejon en Amsterdamo.

"NEJ" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon NEJ (apartigilo).
Rapidaj faktoj Nederlandse Esperanto-Jongeren ...

Laŭ la statuto ĝi celas disvastigi Esperanton, speciale inter junuloj en Nederlando, kaj konsciigi junulojn en Nederlando pri la lingvaj problemoj en la mondo.

La asocio estis fondita la 9-an de januaro 1965 en Amsterdamo. La antaŭan jaron okazis IJK 1964 en Amsterdamo. Ekde tiam, NEJ ĉiujare organizas kunvenojn.

Ekde 1975 Jen (Jongeren Esperanto Nieuws, aŭ Junularaj Esperanto-Novaĵoj) estis la asocia revuo. Ĝi estis eldonita kune kun la Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA) ĝis 2006.

Remove ads

Agadoj

Ĝis la jaro 2006 NEJ ĉiujare organizis renkontiĝon antaŭ la somero, la Printempan Renkontiĝon. Ekde 2012 organiziĝas renkontiĝo post la somero, la KlaĉKunveno PostSomera. Cetere regule okazas ludsemajnfinoj.

Estraro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo estraro de NEJ.

La estraro elektita je la 1-a de januaro 2025 dum la 15-a Junulara E-Semajno en Ferrières, Belgio, por la oficperiodo 2025 (ĝis KKPS 2025)[1][2]:

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads