Neerpelt
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Neerpelt (nederlande, proksimuma prononco [NE:Rpelt]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 16 969 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Maaseik. Ekde 1977 la municipoj Grote Heide, Herent kaj Sint-Huibrechts-Lille apartenas al Neerpelt, la ĉefa municipo. Neerpelt situas proksime de la nederlanda landlimo kaj je 25km sude de Eindhoven.
Remove ads
Eŭropa Muzikfestivalo por la Junularo
En Neerpelt okazas jam ekde la jaro 1953 renoma konkurso por junularoĥoroj kaj - orkestroj. Tiu ĉi Eŭropa Muzikfestivalo por la Junularo, okazas alterne por ĥoraj kaj instrumentaj ensembloj.
Personecoj
Gefiloj naskitaj en Neerpelt :
- Jean Laurent (1909–2001), Violinisto kaj muzikpedagogo
- Stijn Coninx (* 1957), Filmreĝisoro
- Wim Mertens (* 1953), Komponisto kaj muziksciencisto
- Roy Sentjens (* 1980), konkursbiciklisto
- Raf Simons (* 1968), Industrio- kaj mododezajnisto
- Belle Pérez (* 1976), Kantistino
- Hans Vanaken (* 1992), Futbalisto
Eksteraj ligiloj
(7 lingvoj) Oficiala retejo de la muzikfestivalo EMJ
(video) Najtingalo - Kristiaan Van Ingelgem - Villanella junulara koruso - Laakdal (BE)
(nederlande) Oficiale retejo de la municipo Neerpelt
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




