Neftenbach

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Neftenbach
Remove ads
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando, Ĝemelurboj Sásd vd ...
Remove ads

Pri la komunumo

Neftenbach estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4703 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Thumb
Buĉejo kaj vilaĝa vendejo

Neftenbach situas je la suda flanko de la ĵurasa montĉeno Irchel ĉe la norda bordo de la rivero Töss kaj apartenas al la regiono de la Zurika Vinlando.

Krom la ĉefvilaĝo ĉirkaŭ la preĝejo al la komunumo apartenas la setlejoj Hünikon, Aesch, Riet kaj Irchelhöfen.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Neftenbach limas al Buch ĉe Irchel, Dättlikon, Dorf, Henggart, Hettlingen, Humlikon, Pfungen kaj Vinterturo.

Trafiko

Per la poŝtaŭtobuslinio 665 al Vinterturo Neftenbach estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. De Neftenbach ankaŭ estas aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Zuriko al Sankt-Galo.

Historio

Thumb
Kruĉo kun romiaj moneroj trovita en Neftenbach

En la romia epoko en la setlejo Steinmöri (malsupre de la tombejo) troviĝis romia bieno. Dum elfozado okaze do konstrulaboroj oni malkovris tie en la jaro 1986 bronzan kruĉon kun monertrezoro konsistanta el 1 243 romiaj arĝentmoneroj el la jaroj 197 ĝis 265 post Kristo. La unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 1209, kiam popolpastro el Neftimbach asistis ĉe jura proceduro. La teritorio apartenis al la libersinjoroj de Wart, kiel blazono ek de 1921 estas la oficiala komunumblazono.

Remove ads

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads