Nejto

egipta dio From Wikipedia, the free encyclopedia

Nejto
Remove ads

Nejto[1] estas egipta diino. Ŝiaj taskoj evoluis dum la jarmiloj. Ŝi estas unu el la unue konataj diinoj.

Rapidaj faktoj akva dio • milita dio • mortodio, Karakterizaĵoj ...
Remove ads

Prezentado

Nejto estas montrita ofte en homa formo kun sago kaj pafarko en la manoj kaj la ruĝa krono de malsupra Egiptio sur la kapo[2].

Signifo

Nejto estas la patrino de la krokodildio Sobek, kies patro estis Setho[2].

Komence ŝi estis militdiino, ĉasdiino kaj protektanto de la reĝa potenco. Ŝi eltrovis teksarton. Dum la nova imperio ŝi iĝis kreintino, kiu naskis Reon[2] kaj en Memphis ŝi estis la protektanto de faraono[3].

Kiam la liboj invadis Egiption, ŝi iĝis ĉefdiino en Sais.

Poste ŝi estis forpelita al la malsupra mondo, tie ŝi kaj Iziso, Neftiso kaj Serket estis la kvar protektantoj de la mortintoj. Ŝi protektis la filon de Horuso, Duamutef[2].

La diservo konsistis el pastrinaj dancoj antaŭ la bildo de Neith.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads