Neotropiso

ekozono ampleksanta Sudamerikon kaj parton de Centramerikon From Wikipedia, the free encyclopedia

Neotropiso
Remove ads

La neotropiso [noto 1], neotropisa ekozononovtropiko[1] estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo [noto 2].

Rapidaj faktoj ekoregiono, Estasekozono, floristic kingdom, transcontinental region [+] ...
Thumb
La neotropisa ekozono (verde).
Thumb
Situo de la neotropisa ekozono.
Thumb
Mapo montranta la ses florajn regnojn.

La neotropisa ekozono ampleksas la tutaĵon de Sudameriko kaj Mezameriko ĝis la sudo de Meksiko. Ĝi prezentas faŭnon kaj flaŭron kiuj diferencas de tiuj de la nearktisa ekozono, pro la estinta disigo inter la du kontinentoj.

Remove ads

Ĉefaj ekologiaj partoj

Thumb
Disvastiĝo de la neotropisaj biomoj.

La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la neotropisan ekozonon en ok ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiaj grupoj de ekoregionoj povinte enteni diverstipajn biomojn, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."

  • Centr-anda ekoprovinco
  • Orient-sudamerika ekoprovinco

Orient-sudameriko inkluzivas la kaatingajn kserfitarojn de nordorienta Brazilo, la vastajn ceradajn herbejojn kaj savanojn de la Brazilaj Altaĵoj, kaj la pantanalajn kaj ĉakajn herbejojn. La diversaj Atlantikaj arbaroj de orienta Brazilo estas disigita de la arbaroj de Amazonio per Kaatingo kaj Cerado, kaj gastigas diferencan flaŭron kaj faŭnon.

Remove ads

Historio

Thumb
Dendrobates azureus (supre) kaj Dendrobates leucomeles
Thumb
Arealo de la Dendrobatidae

Sudameriko origine estis parto de la superkontinento Gondvano, kiu inkluzivis Afrikon, Aŭstralion, Hindujon, Novzelandon, kaj Antarkton, kaj la neotropiso kunhavas multajn plantajn kaj bestajn parencarojn kun aliaj kontinentoj, inkluzive de marsupiulaj mamuloj kaj la antarkta flaŭro.

Post la decida disfalo de Gondvano ĉirkaŭ antaŭ 110 milionoj da jaroj, Sudameriko estis apartigita de Afriko kaj drivis norden kaj okcidenten. Multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, Sudameriko estis ligita al Nordameriko per la Istmo de Panamo , kiu permesis biologian interŝanĝon inter la du kontinentoj, la tiel nomatan Grandan Amerikan Interŝanĝon.

Remove ads

Endemiaj bestoj kaj plantoj

Bestoj

Tridek unu birdofamilioj estas endemiaj de la neotropiso, pli ol la duoblo de iu ajn alia ekozono. Ili inkluzivas raojn, tinamojn, Cracidae, kaj tokanojn. Birdofamilioj origine limigitaj al la neotropiso inkluzivas kolibrojn (familion Trochilidae) kaj trogloditedojn (familion Troglodytidae).

Mamulaj taksonoj origine restriktaj al la neotropiso inkluzivas :

Aliaj ekzemploj de grupoj kiuj estas komplete aŭ ĉefe restriktaj al neotropiso inkluzivas :

Vidu ankaŭ

Laŭbiome klasifikitaj neotropisaj ekoregionoj

Pliaj informoj Neotropisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj ...
Pliaj informoj Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj ...
Pliaj informoj Neotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj ...
Pliaj informoj Neotropisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj ...
Pliaj informoj Neotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj ...
Pliaj informoj Neotropisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj ...
Pliaj informoj Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj ...
Pliaj informoj Neotropisaj mangrovarbaroj ...
Remove ads

Notoj

  1. Tute ne temas pri ekskluzive tropika regiono, nek pri iu "nova tropiko" ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn, dezertegajn, altamontarajn kaj eĉ subpolusajn partojn; tial laŭvorta traduko estas erariga kaj senenhava; la Esperanta nomo, senpere derivata de la 19-a jarcenta scienca-latina nomo Neotropis estas laŭfundamenta (15-a regulo : La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo) kaj ne kreas konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele.
  2. france Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 365, ISBN 2-271-05816-3
    Néotropical (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant au Néotropis. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
    [Néotropical (adjektivo) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion respondanta al Neotropis. 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
Remove ads

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads