Netflix

firmao de provizosistemo por video laŭpeta From Wikipedia, the free encyclopedia

Netflix
Remove ads

Netflix, Inc. [Netfliks] estas komerca entrepreno de Usono por distrado kiu provizas per monata unusola tarifo elsendfluon kun aŭdvidaĵa enhavo (precipe filmoj, televidserioj kaj dokumentfilmoj) laŭ amasa mendo tra interreto, do estas provizosistemo por video laŭpeta. Antaŭe ĝi jam ekzistis sendante DVD per poŝto. La entrepreno estis fondita en 1997 kaj havas sian sidejon en Los Gatos (Kalifornio). Ĝiaj servoj per aliĝo komenciĝis en 1999.

Rapidaj faktoj Lando, Premioj • Satellite Award for Best Television Series – Musical or Comedy • Peabody Awards • Peabody Awards • Peabody Awards vd ...
Thumb
Netflix en la mondo: ruĝe, ĝi disponeblas. Nigre, ne (Ĉinio, Nord-Koreio, Rusio kaj Sirio).

En la jaro 2009, Netflix ofertis ampleksan kolekton el 100 000 titoloj per DVD kaj tiam superis 10 milionojn da aliĝintoj. La 25-an de februaro 2007, Netflix liveris sian DVD numero mil milionoj. En aprilo 2011, la entrepreno havis pli ol 23 milionojn da aliĝintoj en Usono kaj pli ol 26 milionojn tra la tuta mondo.

En la unua trimestro de 2015, ĝi havis pli ol 60 milionojn da aliĝintoj en la tuta mondo. Unu jaron poste ĝi atingis 81,5 milionojn, superante iliajn proprajn antaŭvidojn. La plejmulto el ĉi novaj aliĝoj venis ekster Usono. En decembro de 2016 atingis 89 milionojn da aliĝoj, el kiuj 48 loĝis en Usono.

La 16-an de januaro 2014, la nomumo de The Square por Oskar-premio fariĝis la unua tiaspeca nomumo en la historio por originala produkto de Netflix. Netflix maldungis 175 plentempajn kaj kontraktajn dungitojn[1]

En januaro 2016, Netflix vastigis siajn operaciojn al 190 landoj. Ĉi tiu agado ankaŭ inkluzivas subtitolajn kaj dublajn servojn por lokaj lingvoj kaj la prezenton de menuoj kaj afiŝoj en la loka lingvo.

Remove ads

Originalaj verkoj de Netflix (elekto)

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads