Nisano

monato de la hebrea kalendaro From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Nisano estas monato de la hebrea kalendaro. Ĝi ĝenerale komenciĝas meze de marto. Nisano estas la monato, dum kiu la izraelidoj eliris el Egipto, kaj do fojfoje estas konsiderata kiel la unua monato de la hebrea kalendaro. Pesaĥo komenciĝas je la 15-a de nisano, kaj daŭras ĝis la 21-a (la 22-a ekster Israelo). La 27-a de nisano estas la moderna memortago por la Holokaŭsto (la datreveno de la ribelo de la varsovia getto en 1943).

Vespere de la 14-a de nisano (post sunsubiro) la Atestantoj de Jehovo solenas la Sinjoran Vespermanĝon. En la 14-a de nisano de 2011, 19 374 737 homoj vizitis la Sinjoran Vespermanĝon.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads