Noa

unu el la ĉefroluloj de Genezo, kies familio supervivas la diluvon From Wikipedia, the free encyclopedia

Noa
Remove ads

Noa[1]Noaĥo[2] ("Ripozo", norma hebrea נֹחַ [nóaĥ], Tiberia Hebrea Nōªḥ; Araba نوح Nūḥ), estas rolulo de la Libro de Genezo kaj la Korano (ankaŭ menciita en la Kitáb-i-Íqán de Bahá'u'lláh), kiu konstruas arkeon por savi sian familion kaj la animalojn de la mondo de la Diluvo, la tutmonda inundo. Noa estis la filo de Lemeĥ kaj nepo de Metuŝelaĥ.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon NOA.
Rapidaj faktoj Biblia persono, homa biblia persono ...

Noa estis homo virta en sia makula generacio. Kiam naskiĝis Noa, lia patro diris (Gen. 5: 29):

"Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis".

Laŭ Gen. 6: 8, Noa akiris plaĉon en la okuloj de Dio, kiu decidis savi lin de la tutmonda diluvo. Dio ordonis al li fari arkeon kaj enmeti paron da ĉia bruto por savi ilin de la Diluvo.]

Post la Diluvo, Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberojn kaj faris vinon. Li trinkis la vinon kaj ebriiĝis kaj nudiĝis en sia tendo. Ĥam vidis tion, kaj, anstataŭ vesti lin, alvokis siajn fratojn; pro tio, Noa malbenis lin.

La Sep Leĝoj de Noa (en hebrea |שבע מצוות בני נח Ŝeva Mitzvot B'nei Noaĥ), referencata ankaŭ kiel Noaĥidaj Leĝoj aŭ la Noa-aj Leĝoj (el la Hebrea prononco de "Noah"), estas serio de ordonoj kiuj, laŭ la Talmudo, estis donitaj de Dio.

Noa vivis 950 jarojn, 350 post la Diluvo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads