Heterocera

From Wikipedia, the free encyclopedia

Heterocera
Remove ads

Heterocera estas ne plu uzata scienca nomo de la noktopapilioj, t.e. papilioj, kies imagino aktivas precipe nokte, kontraŭe al tagopapilio. Oni konsideris ĝin subordo de la ordo Lepidoptera. Ĝi ne estas natura klado. Nuntempe, oni dividas la noktopapiliojn inter ĉiuj kvar subordoj de papilioj: Zeugloptera, Aglossata, Heterobathmiina kaj Glossata. Pli ol 99% de la specioj, kune kun ĉiuj specioj de tagopapilioj, apartenas al Glossata.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionHeteroceroj Heterocera, Biologia klasado ...
Thumb
Heterocera sur marmora planko en Kolkato, Barato
Thumb
Specio Hadula trifolii, tipa noktopapilio
Thumb
Heteroceroj (Tineida) en Kunstformen der Natur (1904) de Ernst Haeckel.

La heteroceraj flugiloj estas ĝenerale mallarĝaj, iom pintaj kaj kun (laŭ la specioj) pli aŭ malpli longaj franĝoj. Iliaj koloroj permesas kamufladon dum la tago. La larvoj de kelkaj specioj detruas foliojn de arboj, aliaj vivas en domoj kaj detruas tekstilojn kaj vestaĵojn.

Multaj heteroceroj pasigas la tagon dormante en arboŝelo.

Remove ads

Superfamilioj kaj familioj[1]

  • Bombiksoedoj (Bombycoidea)
    • Bombiksedoj (veraj ŝpinuloj, Bombycidae)
    • Endromedoj (likenaj urso-papilioj, Endromidae)
    • Lasiokampedoj (ŝpinuloj, Lasiocampidae)
  • Geometroedoj (Geometroidae)
    • Geometredoj (Geometridae)
    • Uraniedoj (Uraniidae)
    • Sematuredoj (Sematuridae)
  • Tineoedoj (Tineoidea) aŭ tineoj [2]
  • Noktuoedoj (Noctuoidea)
    • Noktuedoj (strigo-papilioj, Noctuidae)
    • Arktiedoj (urso-papilioj, Arctiidae) kaj nun Erebidae[4]
    • Limantriedoj (broso-raŭpaj papilioj, Lymantriidae)
    • Notodontedoj Notodontidae
  • Piralisoidoj (Pyraloidea)
    • Piralisedoj (lumo-moteoj, Pyralidae)
    • Krambedoj (Crambidae)
    • Gelekiedoj (Gelechiidae)
  • Saturnioidoj (Saturnioidea)
    • Saturniedoj (nokto-pavoj, Saturniidae)
  • Tortricoedoj (Tortricoidea)
  • Zigenoedoj (Zygaenoidea)
  • Aliaj superfamilioj
    • Superfamilio Casoedoj
    • Superfamilio Sfingoedoj
  • Aliaj familioj
    • Familio Akrolofedoj (Acrolophidae)
    • Familio Anteledoj (Anthelidae)
    • Familio Oecophoredoj (Oecophoridae): france teigne des semences
Remove ads

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads