Nordrejn-Vestfalio

federacia lando de Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Nordrejn-Vestfalio
Remove ads

Nordrejn-Vestfalio (ne "Nordrejn-Vestfalujo",[1] germane Nordrhein-Westfalen [NORTrajn VestFAln]), ofte nacilingve mallongigite NRW (en Esperanto malpli ofte NRV) estas federacia lando en la okcidento de federacia Respubliko Germanio, fondita en 1946. Fine de decembro 2024 ĝi havis 18034454 loĝantojn. La ĉefurbo estas Duseldorfo (Düsseldorf).

Thumb
Rapidaj faktoj germane Nordrhein-Westfalen, Federacia lando ...

Inter la plej grandaj pliaj urboj elstaras Essen, Dortmund kaj Kolonjo (Köln), sed krome ankoraŭ multaj aliaj gravaj urboj situas en la urbe strukturigita lando, interalie Aachen, Bielefeld, Bochum, Bonno (Bonn), Detmoldo, Duisburg, Gelsenkirchen, Hamm, Hagen, Monastero (Münster), Mülheim, Oberhausen, Paderborn, Recklinghausen, Siegen kaj Wuppertal.

Remove ads

Geografio

La plej grandaj riveroj de la lando estas Rhein (Rejno), Ruhr (Ruro), Lippe, Sieg kaj Weser, foje ligitaj per kanaloj kiaj la Kanalo Wesel-Datteln.

La Soester Börde estas historia reglando kaj terkultura pejzaĝo en la centro de Vestfalujo, inter Sauerland en la sudo kaj Monasterlando en la nordo. Superregione ĝi estas konata kiel aparte fruktodona regiono pro ega dikeco de leŭso, kiun laŭ ĝia grundokvalito en Germanujo superas nur la Magdeburger Börde.

Remove ads

Historio

Nordrejn-Vestfalio estis fondita en 1946 el la norda parto de la prusa provinco Rejnlando kaj el la prusa provinco Vestfalio. Poste aldoniĝis la iama princlando Lipo (en la blazono de Nordrejn-Vestfalio, la eta rozo de la lando Lipo troveblas tute sube, dum la simbola rivero de Rejnlando maldekstre kaj la blanka ĉevalo de Vestfalio dekstre okupas multe pli da loko).

Remove ads

Administraj aferoj

Ĉefurbo de Nordrejn-Vestfalio estas Duseldorfo; ĝi situas en Rejnlando (ne en Vestfalio, kion skribis la nova PIV). La federacia lando Nordrejn-Vestfalio konsistas el du regionaj ligoj nome regiona ligo Rejnlando kaj regiona ligo Vestfalio-Lipo. La 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj grupiĝas en kvin distriktaroj (germane Regierungsbezirke), nome du Rejnlandaj (Duseldorfo, Kolonjo) kaj tri Vestfaliaj (Monastero, Arnsbergo kaj Detmoldo). Unuopajn ligilojn al la 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj vi trovu en informkesto fine de la paĝo.

La industria valo de la rivero Ruhr dividiĝas inter la distriktaroj Duseldorfo, Monastero kaj Arnsbergo. La tieaj distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj kunlaboras en la regiona ligo Ruhr.

Demografio

Plej grandaj urboj estas:

Pliaj informoj Urbo, Graflando ...
Remove ads

Servoj

Naturo

Esperanto en Nordrejn-Vestfalio

En la federacia lando aktivas la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo, fondita en 1909.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads