Notothenioidei
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Antarktaj glacifiŝoj apartenas al la subordo de perkoformaj fiŝoj nome Notothenioidei kaj estas la tre grandaj endemiaj, dominantaj fiŝaj taksonoj en la malvarmaj kontinentaj ŝildakvoj ĉirkaŭ Antarkto. Nuntempe, la subordo inkludas ok familiojn kun 43 genroj kaj 122 specioj. Kvankam la Suda Oceano estas relative bone studita, novaj specioj de nototeniojdoj estas ankoraŭ priskribitaj.

La majoritato de nototeniojdoj loĝas ĉe martemperaturoj inter −2 kaj 4 °C (28 kaj 39 ℉), sed kelkaj ĉepolusaj specioj loĝas en akvoj kiuj povas esti tiom varmaj kiom ĝis 10 °C (50 ℉) ĉirkaŭ Novzelando kaj Sudameriko. Marakvaj temperaturoj sub la frostiga punkto de nesala akvo (0 °C aŭ 32 ℉) eblas pro la solvitaj saloj. Nototeniojdoj havas profundan teritorion de ĉirkaŭ 0–1,500 m (0–4,921 ft).
Remove ads
Familioj
- Boviĥtedoj, Bovichtidae
- Pseudaphritidae
- Eleginopidae
- Nototeniedoj, Nototheniidae
- Harpagiferidae
- Artedidraconidae
- Bathydraconidae
- Channichthyidae
Bibliografio
- Macdonald, J. A. (2004). "Notothenioidei (Southern Cod-Icefishes)". In M. Hutchins, R. W. Garrison, V. Geist, P. V. Loiselle, N. Schlager, M. C. McDade, ...W. E. Duellman (Eds.), Grzimek's Animal Life Encyclopedia (2nd ed., Vol. 5, pp. 321-329). Detroit: Gale.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads