Nová Dubnica

urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia

Nová Dubnicamap
Remove ads

Nová Dubnica (hungare Újtölgyés, germane Neudubnitz) estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Ilava.

Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...

La urbocentro estas praktike dividita en kvin apartaj unuoj: Mírové náměstí, Sad, Nálepky, Cirilo kaj Metodo, Komenio kaj Pribin. Dank' al la granda kvanto da verdaĵoj, ĉi tiuj fruktoplantejoj aspektas kiel enfermitaj kortoj rememorigaj pri pli malgrandaj parkoj. La "loĝloko" iĝis memstara komunumo la 1-an de januaro 1957 kaj ricevis sian nomon - Nová Dubnica kiu oficiale iĝis urbo en 1960.

Remove ads

Situo

La urbo situas en maldekstra bordo de Váh, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina. Trenčín troviĝas 8 km. La flughaveno en Slávnice kaj Trenčín ankaŭ estas proksima al la urbo.

Historio

Nová Dubnica estis projektita de arkitekto Jiří Kroh en 1951. Ĝi devis esti modelo de laŭplana solvo de la loĝproblemo, ne-loĝeja loko - ideale funkcianta urbo en natura reliefo. Samjare oni komencis konstrui novan urbon el 4 vilaĝpartoj: Dubnica nad Váhom, Veľký Kolačín kaj Malý Kolačín. La unuaj loĝantoj alvenis post unu jaro.

En 1956 jam pli ol 2 mil da loĝantoj vivis tie. Nová Dubnica iĝis oficiale urbo en 1960.

Remove ads

Esperanto

Komence de 2021 jaro, en Nova Dubnica lokiĝas oficejo de E@I.[1]

Allogaĵo

La kinejo Panorex, kiu estis la unua panorama kinejo en Slovakio, estas uzata por organizado de kulturaj eventoj.

Demografio

Laŭ datumoj de 2011 jaro, en Nova Dubnica loĝas 11.466 de homoj.

Loĝantaro de Nova Dubnica laŭ religio.[2]

Pliaj informoj Religio, Kvanto de homoj ...

Loĝantaro de Nova Dubnica laŭ etno.[3]

Pliaj informoj Etno, Kvanto de homoj ...
Remove ads

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads