Nov-Meksiko

Usona ŝtato en sudokcidenta Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Nov-Meksiko
Remove ads

Nov-Meksiko (angle New Mexico [nu MEKS-a-ko]; hispane Nuevo México) estas usona subŝtato. Ĝi fariĝis la 47-a ŝtato de Usono je la 6-a de januaro 1912.

Thumb
Rapidaj faktoj Ŝtato, subŝtato de Usono [+] ...

Nov-Meksiko havas la plej malgrandan akvokovritan areon el ĉiuj usonaj ŝtatoj. Sed ĝi estas riĉa je aliaj naturaj rimedoj, plejparte mineraloj. Ĝi produktas pli da uranio ol ie ajn en la tuta mondo. Grandparto de la enspezo de la ŝtato venas de impostoj je mineraloj. La atombombo naskiĝis en registara laboratorio en la urbo Los Alamos.

Remove ads

Demografio

Pli granda procento de usonaj indiĝenoj loĝas en Nov-Meksiko ol en iu alia ŝtato. La totala loĝantaro estis de 1 819 046 personoj en 2000. La ĉefurbo estas Santa Fe, la plej granda urbo Albuquerque kaj aliaj gravaj aŭ interesaj urboj estas Las Cruces, Socorro, Clovis, Deming, Española, Farmington, Rio Rancho inter aliaj. En Artesia malkovriĝis arteza puto en 1903. Artezaj putoj por agrikulturo tre popularis en la sekvaj jaroj, ĝis la grundakva nivelo malaltiĝis en la 1920-aj jaroj kaj la putoj tial ne plu produktis same grandan kvanton da akvo.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Bildaro

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads