Nov-Hebridoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nov-Hebridoj
Remove ads

Novaj Hebridoj estis la kolonia nomo por insularo en la Suda Pacifiko kiu nune formas la ŝtaton Vanuatuo, nomita kiel la skota arkipelago. Indiĝenoj estis loĝantaj en la insuloj dum jarmiloj antaŭ la alveno de la unuaj eŭropanoj en 1606 el la hispana ekspedicio estrita de Pedro Fernandes de Queirós. La insuloj estis koloniigitaj de kaj Britio kaj Francio en la 18a jarcento, tuj post kapitano James Cook vizitis la insulojn. La du landoj eventuale subskribis interkonsenton por organizi brit-francan kunposedaĵon, kiu dividis Nov-Hebridojn en du separataj komunumoj: unu angleparolanta kaj alia francparolanta. Tiu divido pluas eĉ post la sendependiĝo, kaj la lernejoj instruas ĉu en unu lingvo aŭ en la alia, kaj ankaŭ estas diferencaj politikaj partioj. Tiu kondominio aŭ kunposedaĵo daŭris el 1906 ĝis 1980, kiam Novaj Hebridoj akiris sian sendependecon kiel Vanuatuo.

Rapidaj faktoj historia lando, kunposedaĵo [+], Akvejo ...
Thumb
Mapo de Novaj Hebridoj, 1905
Remove ads

Nov-Hebridoj en Esperanto

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 33an ĉapitron "Fabelo el Nov-Hebridoj" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas fabelon pri "La Edzino de la Suno".[1]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads