Nuklido aperanta pro radioaktiveco

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Nuklido aperanta pro radioaktivecoradiogenerita nuklido estas stabila aŭ malstabila nuklido produktata de procezo de radioaktiveco de alia nuklido. Tiaj nuklidoj estas unu el la plej gravaj iloj de studado en geologio. Ili estas uzataj en du ĉefaj manieroj:

  • En komparo kun la kvanto de la radioaktiva 'malida nuklido' en sistemo, la kvanto de la aperanta pro radioaktiveco produkto estas uzata por radiomezura datigo (ekzemple uranio-plumba datigo).
  • En komparo kun la kvanto de ne aperanta pro radioaktiveca izotopo de la sama elemento, la kvanto de la aperanta pro radioaktiveca izotopo estas uzata kiel izotopa traceanto (ekzemple 204Pb kaj aperanta pro radioaktiveca izotopo 206Pb).
Remove ads

Ekzemploj

Plumbo estas eble la plej bona ekzemplo de aperanta pro radioaktiveco substanco, ĉar ĝi estas produktata de la radiaktiveca disfalo de uranio kaj torio. Aparte, 206Pb estas formita de 238U, 207Pb de 235U, kaj 208Pb de 232Th. Aliaj elementoj konsiderataj kiel aperantaj pro radioaktiveco estas 40Ar formata de radioaktiva 40K, 14N formata de radioaktiva 14C. 238U, 235U kaj 232Th mem estas verŝajne aperantaj pro radioaktiveco, ili estas formitaj de disfalo de tiuj kernoj de elementoj pli pezaj ol uranio kiu ne spertis spontanean fision, tuj post kiam ili estis formitaj en supernovaj eksplodoj.

Aliaj gravaj ekzemploj de aperanta pro radioaktiveco elementoj estas radono kaj heliumo, ambaŭ kiuj estas formataj de disfalo de pezaj elementoj. Atomkernoj de heliumo estas la alfa partikloj aperantaj dum alfa disfalo de pezaj elementoj. La ĝenerala livero de heliumo sur Tero estas de alfa-radioaktiveco.

Remove ads

Uzo en geologio

En la tabelo estas listo de iuj el la plej gravaj nuklidoj uzataj en geologio, en ordo de malpligrandiĝo de duoniĝotempo de la radioaktiva fonta izotopo. La valoroj donitaj por duoniĝotempo kaj disfala konstanto estas la nunaj interkonsentaj valoroj en la geologia komunumo. Estingintaj nuklidoj ne estas inkluzivitaj.

Pliaj informoj Fonta nuklido, Rezultanta nuklido ...
* fina ero de radioaktiva serio
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads