Vortoj por grandegaj nombroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vortoj por grandegaj nombroj
Diversaj lingvoj havas diversajn manierojn por krei vortojn por grandegaj nombroj. En la eŭropaj lingvoj kaj kelkaj de ili influitaj lingvoj ekzistas du sistemoj por krei tiajn vortojn, nomataj longa skalo kaj mallonga skalo. La vortoj kreitaj per la du sistemoj povas esti tute samaspektaj sed esprimi tute aliajn nombrojn, kio foje kreas konfuzon. Ekzemple la vorto "billion" esprimas 109 (mil milionoj) en la mallonga skalo kaj 1012 (milionoj da milionoj) en la longa skalo.
En la angla lingvo tradicie oni uzis la longan skalon en Britujo kaj la mallongan en Usono. Sed fine de la 20-a jarcento oni komencis ankaŭ en Britujo uzi la mallongan skalon, unue en financaj kuntekstoj kaj nun pli kaj pli en aliaj kuntekstoj.
Ankaŭ en Esperanto tradicie estis uzataj ambaŭ sistemoj, kio kompreneble kaŭzis malklarecon. Pro tio estis proponita nova sistemo, kiu uzas kunmetaĵojn de la Esperantaj nombrovortoj kun la sufiksoj -iliono kaj -iliardo anstataŭ la tradiciajn latinecajn vortojn, kaj kiu estas interpretebla nur laŭ la longa skalo. Ĉi tiun sistemon intertempe rekomendas PIV. Unu X-iliono estas 1×106X, do 1 kun 6X nuloj, dum unu X-iliardo estas 1×10(6X+3), do 1 kun 6X+3 nuloj. Ekzemple "ni studis 11.230.456.078.009 stelojn" paroleblas kiel "ni studas dek unu duilionojn ducent tridek miliardojn kvarcent kvindek ses milionojn sepdek ok mil naŭ da steloj."
En sciencaj kuntekstoj oni kutime ne uzas tiajn apartajn vortojn por tre grandaj nombroj, sed anstataŭe indikas la grandajn nombrojn per potencoj de dek: 10X plene skribiĝus kiel 1 kun "X" nuloj malantaŭe. Ekzemple 106 egalas 1.000.000.
Remove ads
Historio
Por indiki la grandajn nombrojn en 14-a jarcento en Italio estis enkondukita termino miliono (10002). En la 15-a kaj 16-a jarcentoj ĝi disvastiĝis en aliaj eŭropaj landoj. En la jaro 1484 oni enkondukis la vorton biliono kaj aliajn terminojn por konvenaj potencoj de miliono (vidu la kolumnon "Angla-germana" malsupre).
De la 17-a jarcento en Francio oni komencis dispartigi nombrojn en triciferajn grupojn. Ĉe tio, biliono anstataŭ la signifo 1012, akceptis novan signifon - 109, triliono fariĝis 1012, kvadriliono - 1015 ktp. Tamen la antaŭaj signifoj restis en Britio, Germanio kaj kelkaj aliaj landoj.
Por formi nomojn de grandnombroj la lingvo Esperanto uzas sufiksojn: -ilion - por potencoj de miliono kaj -iliard - por milo da -ilionoj. La suba tabelo komparas la du skalojn kun la scienca nombrosistemo. Ĉe la longa skalo estas skribitaj nur la nun rekomendataj Esperantaj formoj, kvankam la Esperantigitaj latinecaj formoj ankaŭ estas uzataj laŭ la longa skalo, ne nur laŭ la mallonga skalo.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Nombroj en diversaj lingvoj
- Listo de nombroj
- Grandaj nombroj
- Hinda numeranta sistemo
- Dekoblaj kaj dekonaj unuoj
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- Sergio Pokrovskij: Nombrosistemo por Esperanto (artikolo en la «Lingva kritiko»)
- Grandaj nombroj en Esperanto[rompita ligilo] germanlingve
- Artikolo pri grandaj nombroj en Esperanto en ruslingva blogo
- Diskuto pri nomoj de grandaj nombroj en La Bona Lingvo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads