Numidedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Numidedoj (Numididae) estas familio de birdoj de la ordo Kokoformaj, kvankam kelkaj fakuloj (ekzemple la American Ornithologists' Union) inkludas la numidojn kiel subfamilio, Numidinae aŭ Numidenoj, de la familio Fazanedoj. La numidoj estas indiĝenaj de Afriko, sed la Kaskonumido estis enhejmigita, kaj tiele kaj sovaĝiĝintaj kaj natur-tipaj birdoj estis enmetitaj aliloke.
Remove ads
Taksonomio kaj sistematiko
Tio estas listo de numidaj specioj, prezentita en taksonomia ordo.
- Genro Agelastes
- Blankbrusta numido, Agelastes meleagrides
- Nigra numido, Agelastes niger
- Genro Numida
- Kaskonumido, Numida meleagris
- Genro Guttera
- Plumkrona numido, Guttera plumifera
- Krestonumido, Guttera pucherani
- Kenja krestonumido, Guttera (pucherani) pucherani
- Krestonumido, Guttera (pucherani) edouardi
- Genro Acryillium
- Vulturnumido, Acryllium vulturinum
Remove ads
Priskribo
Tiu familio de insekto- kaj semo-manĝantaj, grundo-nestumantaj birdoj similas al perdrikoj, sed kun kapoj sen plumoj, kvankam ambaŭ membroj de la genro Guttera havas distingan nigran kreston, kaj la Vulturnumido havas lanugan brunan makulareon ĉe nuko. Plej specioj de numidoj havas malhelgrizan aŭ nigrecan plumaron kun densaj blankaj punktoj, sed ambaŭ membroj de la genro Agelastes ne havas punktojn (same kie kelkaj aldomigitaj variantoj de la Kaskonumido). Dum kelkaj specioj estas relative bone konataj, la Plumonumido kaj la du membroj de la genro Agelastes restas relative malmulte konataj. Tiuj grandaj birdoj estas 40–71 cm longaj, kaj pezas 700–1600 g.
Remove ads
Kutimaro kaj ekologio
La specioj el kiuj venas la informo estas normale monogamaj, kaj pariĝas porvive; tamen oni registris eventualajn esceptojn ĉe la Kaskonumido.[1] Ĉiuj numidoj estas sociemaj, kaj tipe vivas en malgrandaj grupoj.
Distribuado kaj habitato
Numidas specioj troviĝas tra sub-Sahara Afriko, kelkaj preskaŭ en la tuta teritorio, aliaj pli surloke, kiaj la Plumnumido en okcident-centra Afriko kaj la Vulturnumido en nordorienta Afriko. Ili loĝas en duonmalfermaj habitatoj kiaj savanoj aŭ duondezertoj, dum kelkaj, kiaj la Nigra numido, ĉefe loĝas en arbaroj.
La Kaskonumido estis aldomigita kaj enmetita for de sia natura teritorio, ekzemple en suda Francio (kie ili estas konataj kiel pintade), Karibio, Usono kaj Barato, kie ĝi estas bredata por manĝo.
- Kapo de Vulturnumido
Remove ads
Bredata numido
Numidoj havas longan historion de aldomigo, ĉefe ĉe la Kaskonumido; en Unuiĝinta Reĝlando ili estas konataj kiel "gvinekokoj". La junuloj (nome "keets" angle) estas tre malgrandaj naske. Tiuj numididoj estas tenitaj en granda skatolo en de la hejmo ĝis ili estas ĉirkaŭ sessemajnaĝaj, antaŭ esti movitaj al pli taŭga bredejo. Ili manĝas pedikojn, vermojn, formikojn, araneojn, herbosemojn, kaj iksodojn kiam ili liberas, aŭ ili povas manĝi kokajn ŝelerojn (nome tipo de komerca birdomanĝo) kaze de esti enmetitaj en kaĝoj. La kuirita viando de numido similas al tiu de kono laŭ teksturo, kun gusto inter koko kaj meleagro. Ties viando estis komparita ankaŭ al tiu de fazano, nur kaze de pli substancaj. La numido estas konsiderata malhela viando, kio faras ĝin alloga por gustoriĉaj pladoj.[2] Numidoj estas foje uztaj ankaŭ por kontroli iksodojn.[3]
Remove ads
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



