Ober Gabelhorn

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ober Gabelhorn
Remove ads

La Ober Gabelhorn (4063 m) estas monto en la Peninaj Alpoj en Svislando, situa inter Zermatt kaj Zinal.

Rapidaj faktoj monto ...
Thumb
La orienta flanko de la monto kun la Wellenkuppe (dekstre).

La Ober Gabelhorn staras en la svisa kantono Valezo ĉe la suda fino de la Zinal-valo (parto de Val d'Anniviers). Ĝi staras, kun la Dent Blanche (okcidente) kaj la Zinalrothorn (norde), super la Zinal-Glaĉero. Ĉe la suda flanko kuŝas la Zmutt-Glaĉero en la valo Zmutt, kiu etendas okcidente de Zermatt.

La Ober Gabelhorn havas piramidan formon, simila al tiu de la najbara Matterhorn sed je pli malgranda skalo. Nur la malkruta norda flanko estas komplete glacia, la aliaj flankoj estas ĉefe rokaj. La sudokcidenta bordo estas nomata Arbengrat dum la nord-nordokcidenta bordo estas la Arête du Coeur. La sudorienta bordo al la Ober Gabeljoch (3,597 m) estas la Gabelhorngrat.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads