Bruanto

konsonanto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

En fonetiko la artikulacioj divideblas en du grandajn klasojn, la bruantojn kaj la sonorantojn. Bruanto estas konsonanta parolsono konsistanta el turbulentaj aervibradoj de senregula periodeco (ekz-e la esperantaj s, ŝ, ĉ, f, ĥ, p, t, k).

Rapidaj faktoj Manieroj de artikulacio ...

Ĉe artikulacio de bruanto okazas striktiĝo (por la frotaj konsonantoj) aŭ kompleta fermo de la buŝkanalo (por la eksplodaj kaj ekfrotaj konsonantoj), kio kaŭzas la turbulenton. En ambaŭ grupoj estas distinga kontrasto inter la tipoj senvoĉa kaj voĉa.

La bruantoj estas subdividitaj en plozivojn, frikativojn, kaj afrikatojn. La bruantoj estas ĉeftipe senvoxaj, kvankam ankaŭ voĉaj bruantoj ekzistas. Ĉi-rilate ili malsimilas la sonorantojn, kiuj tre malofte estas senvoĉaj.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads