From Wikipedia, the free encyclopedia
Olivier de SERRES (Villeneuve-de-Berg, Vivarais, nun departemento Ardèche, 1539 - 1619) estis franca memlernanto, nome unu de la unuaj kiuj studis science la agrikulturajn teknikojn kaj kiuj esploris la plibonigon de la ruro el eksperimenta maniero. El tiu vidpunkto, oni povas konsideri lin kiel patro de la franca agronomio.
Olivier de Serres | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Olivier de Serres | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1539 en Villeneuve-de-Berg | |
Morto | 12-an de julio 1619 (80-jaraĝa) en Villeneuve-de-Berg | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | agronomo verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Château de Joviac vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li enkondukis speciojn kiel la tinktura rubio aŭ Rubia tinctorum, la lupolo aŭ Humulus lupulus kaj la maizo. Li estis la unua kiu laboris por la produktado de sukero el beto, kvankam li ne atingis enspezigan procezon. En 1600 li publikigis sian verkon Théâtre d'Agriculture, unua traktaĵo serioze cerbumita pri la agrikultura fako, kiu konstituas teorian kontraŭstaron de la rura politiko fare de Henriko la 4-a.
Pro lia agado oni enkondukis la produktadon de silko en Francio pere de la plantado de blanka moruso. Dudek mil arbetoj estis plantitaj en la Tuileries kaj dek mil en Saint-Germain-en-Laye. Kun François de Traucat, ĝardenisto de Nîmes, li disvolvigis intense la kultivon de tiu arbo en Suda Francio. Kvar milionoj de plantoj estis kultivataj en Provenco kaj en Languedoc, ĝermo de la estonta tekstila industrio. En 1599 li publikigis sian prian verkon Art de la cueillette des vers à soie.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.