One Flew Over the Cuckoo's Nest
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
One Flew Over the Cuckoo's Nest (Esperante: Iu flugis super la kukolonesto) estas filmo el 1975 bazita sur la samnoma romano (1962) de Ken Kesey. Ĝi estis ankaŭ teatraĵo ĉe Broadway.
La film-versio estis direktita de la reĝisoro Miloš Forman. Ĝi estis la unua filmo ekde la filmo It Happened One Night (1934), kiu ricevis ĉiujn kvin ĉefajn Akademiajn Premiojn: plej bona filmo, plej bona ĉefa aktoro, plej bona ĉefa aktorino, plej bona reĝisoro kaj plej bona scenaro. Tia premiaro ne estis reatingita ĝis la filmo The Silence of the Lambs (1991).
Aperas en la filmo la steluloj Jack Nicholson, Louise Fletcher, William Redfield, Brad Dourif, Will Sampson, Danny DeVito, Scatman Crothers kaj Christopher Lloyd.
La filmo rakontas pri krimulo (rolita de Nicholson) kiu deklaras sin mem freneza por loĝi en psikiatria malsanulejo anstataŭ prizono. Tamen, la malsanulejo estas dominata de la tirana kaj kruela flegistino Ratched (rolita de Fletcher).
Remove ads
Titolo kaj signifo
- La titolo estas bazita sur la angla nombradrimaĵo:
- Vintery, mintery, cutery, corn,
- Apple seed and apple thorn;
- Wire, briar, limber lock,
- Three geese in a flock.
- One flew east,
- And one flew west,
- And one flew over the cuckoo’s nest.
- La ŝerco de la rimaĵo estas, ke anseroj (geese) en svarmo (flock) ne povas flugi en diversaj direktoj (east, west), kaj ke la kukolo ne konstruas neston.
- Ĉar „cuckoo“ en la usona ĉiutaga lingvo estas „freneza“, estas logike asocii „cuckoo’s nest“ kun frenezulejo.
Akademiaj Premioj
One Flew Over the Cuckoo's Nest gajnis kvin Akademiajn Premiojn kaj kandidatiĝis por pluaj kvar.
Premio | Gajninto | |
Akademia Premio por plej bona filmo | Miloš Forman | |
Akademia Premio por plej bona reĝisoro | Miloš Forman | |
Akademia Premio por plej bona aktoro | Jack Nicholson | |
Akademia Premio por plej bona aktorino | Louise Fletcher | |
Akademia Premio por plej bona adaptita scenaro | Lawrence Hauben kaj Bo Goldman | |
Kangidatiĝis: | ||
Akademia Premio por plej bona cinematografio | Bill Butler kaj Haskell Wexler | |
Akademia Premio por plej bona redaktado | Sheldon Kahn | |
Akademia Premio por plej bona muziko | Jack Nitzsche | |
Akademia Premio por plej bona subtena aktoro | Brad Dourif |
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads