Didelfo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Didelfo
Remove ads

Didelfo (Didelphis) estas genro de malgrandaj mamuloj el la ordo de marsupiuloj, grimpanta sur arboj, kaj vivanta en Ameriko. Ĝi estas tre ofta kaj ne estas endanĝerita, ĉar ĝi sukcesas vivi eĉ en urboj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

La felo de ordinara didelfo (Didelphis marsupialis) estas uzata en peltindustrio: ĝi havas longan, iom maldelikatan kaj maldensan hararon kaj estas nomata oposumo.

Ĝi estas manĝebla besto kaj ĝia viando estas ŝatata ĉefe en kamparaj regionoj de Ameriko. La gusto tre similas al kuniklo, havas malmultan grason kaj estas mola. Ĝenerale, ĝia manĝado estas simbolo de malriĉeco, pro tio, multaj homoj hontas konfesi ĝian manĝadon.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads