Orbito

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Laŭ fiziko, orbito estas kurba linio, kiun objekto sekvas ĉirkaŭ alia objekto pro fonto de centripeta forto, kiel gravito.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Kurba linio de astronomia objekto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Orbito (anatomio).
Thumb

Por priskribi ekz. orbiton de satelito ĉirkaŭanta la Teron sufiĉas ses orbitaj elementoj (aŭ orbitaj trajtoj, aŭ orbitaj parametroj):

En astronomio, rivoluo estas movo de astro, kiu turniĝas laŭ sia orbito ĝis reveno al la deirpunkto.

Remove ads

Historio

Keplero estis la unua, kiu analizis matematike la leĝojn de planeda movo. Li trovis, ke la orbitoj de la planedoj de nia sunsistemo estas elipsaj – ne cirklajepicikloidaj, kiel oni antaŭe kredis.

Isaac Newton demonstris, ke tiuj leĝoj sekvis aŭtomate de lia teorio de gravito, kaj ke ĝenerale gravitaj orbitoj de korpoj en spaco estas konikoj.

Specialaj orbitoj

  • Samdaŭra orbito estas orbito tia, ke la orbitperiodo de la satelito ĉirkaŭ la ĉefa astro egalas al la turniĝperiodo de la astro mem.
  • Fiksa orbito estas samdaŭra orbito kaj plie ekvatora kaj samdirekta orbito. Ĝia nomo devenas de tio, ke satelitoj en fiksa orbito ĉiam situas super la sama punkto de la supraĵo de la ĉefa astro. Ekzemple, veterprognozaj satelitoj bezonas ĉiam observi la saman regionon de Tero, kaj pro tio ili situas en terfiksa orbito.
  • Terfiksa orbito estas ronda orbito, kiu situas 35 768 kilometroj super la Tera ekvatoro kaj kie korpo rotacias ĉirkaŭ la Tero havante angulan rapidon egalante angulan rapidon de la Tera rotacio. Sekve la korpo je tiun ĉi orbito estas nemovanto relative al la spektanto sur la Tera surfaco.
Remove ads

Bildaro

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads