Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj

internacia organizaĵo kontraŭ kemiaj armiloj From Wikipedia, the free encyclopedia

Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj
Remove ads

La Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj (angle Organisation for the Prohibition of Chemical Weapons, siglo OPCW, france Organisation pour l'interdiction des armes chimiques, hispane Organización para la Prohibición de Armas Químicas) estas internacia organizaĵo kun sidejo en Hago (Den Haag), Nederlando. La celo de la organizo estas antaŭenigi kaj kontroli aliĝon al la Konvencio pri Kemiaj Armiloj, kiu malpermesas la uzon de tiaj armiloj kaj postulas ilian detruon. La kontroloj konsistas kaj en taksado de la deklaroj de la membroŝtatoj, kaj en realaj inspektadoj.

Rapidaj faktoj interregistara organizaĵo, Komenco ...
Thumb
En verdo la aliĝintaj membroŝtatoj.

Ĉiuj ŝtatoj, membroj de la Unuiĝintaj Nacioj aliĝis kaj al la Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj kaj al la Konvencio pri kemiaj armiloj, escepte de Egiptio, Israelo, Nord-Koreio kaj Sud-Sudano.

Thumb

En 2013 ĝi ricevis la Nobel-premion pri paco kun la sekva instigo: "pro siaj ampleksaj klopodoj forigi kemiajn armilojn" [1].

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads