Příbram V-Zdaboř
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Příbram V-Zdaboř estas kvartalo de urbo Příbram en distrikto Příbram, kiun kreas katastra teritorio Zdaboř disvastigita je apuda parto de la katastra teritorio Příbram (precipe Drkolnov) kun transtuŝo eĉ en la katastran teritorion Březové Hory. Estas ĉi tie registritaj 491 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis daŭre 3 919 loĝantoj.
Ĝi troviĝas sur sudokcidenta rando de la urbo, proksimume 2 kilometrojn de la centro. La ĉefa transporta akso estas ŝoseo III/1911 (strato Zdabořská ulice).
- La katastra teritorio Zdaboř mem apartenas al la parto Příbram V-Zdaboř la tuta kaj ĝi estas dividita en 4 bazajn setlejunuojn: Zdaboř-Červená, Na Planinách kaj Průhon, la okcidenta neenloĝigita deklivo direkte al rojo Mlýnský potok estas limigita kiel baza setlejunuo Ševčiny.
- El la katastra teritorio Příbram apartenas al la parto Příbram V-Zdaboř bazaj setlejunuoj Drkolnov (inkluzive de arbarigitaj montetoj kaj mineja areo), Pod Drkolnovem (aĉetcentro Nová Zdaboř) kaj Za Brodskou (komerca zono de Příbram kaj transtuŝo de konstruareo de domoj sur orienta flanko de strato Zdabořská).
- El la katastra teritorio Březové Hory apartenas al la parto Příbram V-Zdaboř baza setlejunuo Březové Hory-západ I, kio prezentas precipe la areon II de la regiona malsanulejo Příbram, la areon de la distrikta kaj regiona direkcio de Polico de ĈR kaj parton de loĝdomaro ĉe stratoj Šachetní, Drkolnovská kaj Družstevní ulice.
Remove ads
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Pluaj fotoj
- Kapelo en Zdaboř
- Zdaboř, finhaltejo de Urba amasa transporto, n-ro 6
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads