Portebla dokumentformo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
PDF (angle Portable Document Format, Portebla dokumentformo ) estas dosierformo ellaborita de la firmao Adobe en 1993. PDF-dosieroj estas uzataj por prezenti dudimensiajn dokumentojn tute same en ajna aparato kun ajna ekrana distingivo. PDF estas malferma normo kaj laste pliproksimiĝis al normigo ĉe ISO kiel ISO 32000.[1][2]
![]() |
Ĉi tiu artikolo estas pri dosiera formo. Pri la aliaj signifoj de la trilitera kombino vidu apartigilon PDF (apartigilo).. |
Remove ads

Remove ads
La precipaj trajtoj
- Ĝi estas multesistema, tio estas, oni povas ĝin vidi en pluraj operaciumoj kiel vindozo, linukso aŭ Mac OS X, konservante ĝian saman aspekton.
- Ĝi povas enhavi tekston, bildojn kaj eĉ muzikon.
- Ĝi estas vaste uzata en TTT por dokumentoj (apud la indiĝena formato de la reto HTML).
- Ĝi enhavis kaj enhavas patente protektitajn teknologiojn kiel ekzemple LZW-84 (patento jam eksvalidiĝis, krom tio eblis uzi alternativan algoritmon "Deflate"), kaj JPEG-2000 (sed eblas uzi alian bildkompresan algoritmon kiel ekzemple JPG aŭ "filtrita Deflate" te algoritmo de bilda formato PNG)
- Aktuale ĝi estas libera normo, kaj pluraj programoj povas labori kun ĝi (ekzemple ofica programaro kiel LibreOffice)
- Oni povas ĉifri la dosierojn por protekti ilin kontraŭ ŝanĝoj, presado aŭ kopiado (DRM).
Remove ads
Historio
Ĝi debutis en 1993 per Acrobat 1. Ĝi[klarigu] komence estis pagenda, sed pli poste oni disŝutis ĝin[klarigu] senkoste.
Vidu ankaŭ
- PDF.js estas JavaSkripta programaro por traduki el PDF en HTMLon kaj uzi la rezulton per TTT-legilo.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads