POP3

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

POP3 (Post Office Protocol versio 3, poŝtoficeja protokolo) estas interreta protokolo por elŝuti retpoŝton de servilo. Ĝi uzas tekstajn komandojn kaj kutime uzas la TCP-pordon 110.

Rapidaj faktoj Tavolo, Tavolnomo ...

Oni ne povas uzi POP3-on por sendi retpoŝton. Por tiu tasko oni plej ofte uzas la protokolon SMTP.

Por identigi la klienton la baza protokolo uzas pasvorton sendata klartekste. Por eviti la sekurecajn problemojn pro tio oni enkondukis aldonojn al la protokolo kiel APOP kaj KPOP, kiuj sendas la pasvorton ĉifrita.

Remove ads

Oftaj serviloj

La serviloj, kiuj komprenas la POP3-protokolon inkluzivas jenajn:

  • vindozaj
    • Microsoft Exchange Server
    • Pegasus Mail
  • uniksaj
    • courier-pop
    • cyrus-pop3d
    • ipopd
    • popa3d
    • qpop3d
    • qpopper

Vidu ankaŭ

Alia konata protokolo por ricevi retpoŝton estas IMAP. Ĝi proponas multe pli da ebloj al la uzanto, ĉar oni povas administri sian retpoŝtaron sur la servilo, havi plurajn poŝtujojn, uzi filtrilojn ,ktp.

Eksteraj ligiloj

RFC 1939 "Post Office Protocol - Version 3"

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads