Protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizomap
Remove ads

Protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo (mallongigo PPR Bohemia paradizo) estas la plej malnova protektita pejzaĝa regiono en Ĉeĥio. Proklamita ĝi estis en la jaro 1955 kaj en la jaro 2002 okazis per registara preskribo ilia disvastigo je regiono de Maloskalsko kaj Praĥovaj rokoj. Ĝi prenas teritorion kun areo ĉirkaŭ 181,5 km². Okaze de la 50-a datreveno estis al Bohemia paradizo donita statuso de Globala geoparko de UNESCO. PPR etendiĝas sur teritorioj de tri regionoj kaj kvin distriktoj – Regiono Hradec Králové (distrikto Jičín), Regiono Liberec (distriktoj Semily kaj Jablonec nad Nisou) kaj Mezbohemia regiono (distrikto Mladá Boleslav).

Rapidaj faktoj Ŝtato, Regionoj ...

Administrado de PPR Bohemia paradizo havas sidejon en Turnov.

Remove ads

Limigo de PPR

Thumb
Burgo Trosky
Thumb
Fiŝlago Obora en naturrezervejo Údolí Plakánek

La protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo situas interne de pli vaste koncipita regiono de turisma regiono Bohemia paradizo kaj ĝi estas dividita en tri memstarajn partojn. La plej granda el ili estas proksimume inter Mnichovo Hradiště, Turnov kaj Sobotka (ĝi ensumigas regionon Mužský kaj Příhrazské skály, Hruboskalsko kaj ĉirkaŭaĵon de Trosky). La dua parto situas inter Turnov, Malá Skála kaj Kozákov (regiono de Maloskalsko, Suché skály kaj monto Kozákov). La tria parto estas plej malgranda kaj ĝi estas proksimume inter Jičín kaj Mladějov (ĉi tien enfalas regiono de Praĥovaj rokoj).

Remove ads

Et-aree protektitaj areoj

  • NR Apolena
  • NR Bažantník
  • NR Bučiny u Rakous
  • NR Hruboskalsko
  • NM Libunecké rašeliniště
  • NM Libuňka
  • NR Klokoĉaj rokoj
  • NNM Kozákov
  • NM Meziluží
  • NR Na hranicích
  • NM Na Vápenici
  • NM Oborská luka
  • NM Pseŭdokarsta sistemo Ondříkovice
  • NR Podtrosecká údolí
  • NR Praĥovaj rokoj
  • NR Příhrazské skály
  • NM Rybník Vražda
  • NNM Suché skály
  • NM Tachovský vodopád
  • NM Trosky
  • NR Údolí Plakánek
  • NM V Dubech
  • NM Vústra
  • NR Žabakor

En la administrado de PPR estas ankaŭ du areoj, kiuj situas ekster la protektita regiono:

Remove ads

Rilataj artikoloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads