Palaco Chaillot
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La palaco Chaillot [ŝajo] (franclingve palais de Chaillot) estas palaco lokita en la 16-a arondismento de Parizo, ĉe la placo Trocadéro kaj sur la monteto Chaillot. Ĝi frontas la Eiffel-Turon, lokitan ĉe la alia bordo de la Sejno, laŭ belega perspektivo.

vidaĵo de la palaco kaj la ĝardenoj de Trocadéro de la Eiffel-Turo en 2016
La palaco estis konstruita okaze de la Internacia Ekspozicio de 1937, fare de la arkitektoj Léon Azéma, Jacques Carlu kaj Louis-Hippolyte Boileau, cele al la anstataŭigo de antaŭa palaco. Ĝi gastigas plurajn muzeojn, inkluzive de la
- Muzeo de Homo aŭ de la
- Nacia muzeo de la ŝiparo.
Ankaŭ troviĝas tie la Nacia teatrejo de Chaillot.
En tiu palaco subskribis la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj je la 10-a de decembro 1948 la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Palaco Chaillot – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

palaco Chaillot
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



