Palankeno

From Wikipedia, the free encyclopedia

Palankeno
Remove ads

Portilo aŭ pli precize palankeno estas aparato por porti objektojn aŭ personojn, ĉefe reĝojn, papojn kaj nobelojn. En antaŭaj tempoj, ĉefe en landoj en kiuj estas sklavoj, kiel Brazilo, portilo estis ofta transportilo. Hodiaŭ oni ĉefe uzas palankenojn dum religiaj ceremonioj por porti religiajn simbolojn dum procesioj.

Thumb
Korea gama, ĉirkaŭ 1890.
Thumb
Procesio en Pollando.

Portilon por la transporto de homoj oni nomas portseĝopalankeno. Portilo en la formo de lito, uzata por transporti malsanulon, nomiĝas brankardo. Historie en multaj landoj oni portis bebojn en tukoj, hodiaŭ tion oni denove faras per beboŝultrotukoj.

Laŭ Francisko Azorín palankeno estas Portseĝo, litseĝo, uzata de aziaj popoloj speciale k. portata de servistoj.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita parjanka (lito) kaj de tie la latina palanga (levilo).[2]

Palankenoj aktuale povas havi plie ornaman celon ol praktikan transporteblon.

Remove ads

Portilo

Portilo ne nepre signifas transportilon. Ankaŭ objekto, kiu senmove subportas alian objekton, povas nomiĝi portilo. Tiusence la vorto sence similas al "tenilo". La vorto portilo estas uzata ankaŭ figurasence, ekzemple en la vorto "datenportilo", servanta por fizike transporti datenojn.

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads