Pankuko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pankuko
Remove ads

La pankuko estas dolĉaĵo tipa de la celebroj de Karesmo kaj Sankta Semajno en Hispanio, krom en Kantabrio, kie oni kuiras ilin dum Kristnasko. Konsistas el peco de pano (kutime malnova de kelkaj tagoj, jam seka) kiu estas trempita en lakto aŭ vino kun mielo kaj spicoj, kaj, post esti metita en ovo, estas fritita en pato plena je oleo. Ĝin oni bonodorigas laŭ gusto per diversaj ingrediencoj: nome cinamolikvoro, kaj oni dolĉigas ĝin per mielo, siroposukero. Estas nutraĵo de malriĉa deveno kiu tuje satigas la manĝanton kaj ties uzado estas kutima en Karesmo, epoko kiam la katolikoj tradicie ne manĝas viandon. En la hispana ili nomiĝas "torrijas" [torIĥas].

Thumb
Pankukoj.
Rapidaj faktoj Ĉefaj ingrediencoj ...
Remove ads

Nederlando kaj Belgio

En Nederlando kaj Flandra Belgio, ĝi nomiĝas wentelteefje (ruliĝhundineto) aŭ gewonnen brood (gajnita pano). En Valona Belgio, ĝi estas pain perdu (perdita pano), kiel en Francio.

En landoj kie oni parolas angle ĝi nomiĝas french toast (franca toasto) aŭ egg bread (ovopano).

Thumb
Perdita pano
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads