Papaloapana regiono

From Wikipedia, the free encyclopedia

Papaloapana regiono
Remove ads

La Papaloapana regiono (hispane "región de la Cuenca del Papaloapan" aŭ "región de Tuxtepec", loke ofte mallongigata "Papaloapan") estas parto de la subŝtato Oaĥako (hispane : Oaxaca) de Meksiko. Ĝi situas en la nordo de la subŝtato. La regiono kovras areon de 11 605 kvadrataj kilometroj kaj en 2010 ĝi havis sume 465 192 loĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo San Juan Bautista Tuxtepec. Sude la regiono limas je la kanjona regiono kaj la norda montaro de Oaĥako, norde je la najbara subŝtato Verakruco.

Rapidaj faktoj Regiono de la subŝtato Oaxaca, region of Oaxaca [+] ...

La regiono estas dividita en du distriktojn, kiu plue subdividiĝas je po pluraj komunumoj (sume en la regiono estas 50 komunumoj):

  • Choapan (pli sude)
  • Tuxtepec (pli norde)
Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads