Paralelogramo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Paralelogramo
Remove ads

En geometrio, paralelogramo estas kvarlatero kun du aroj de paralelaj lateroj. La kontraŭaj lateroj de paralelogramo estas de egala longo, kaj la kontraŭaj anguloj de paralelogramo estas kongruaj.

Thumb
Paralelogramo (AB=DC, DA=CB).

La tri-dimensia analogo de paralelogramo estas paralelepipedo.

Proprecoj

Thumb
La areo de paralelogramo egalas tiun de ortangulo kun sama bazo kaj sama alto.
  • La du paralelaj lateroj estas de egala longo.
  • La areo, A, de paralelogramo estas A=bh, kie b estas la bazo kaj h estas ĝia alto.
  • La areo de paralelogramo estas dufoje la areo de triangulo kreita per unu el ĝiaj diagonaloj.
  • La areo estas ankaŭ egala al la grandeco de la vektora produto de du najbaraj lateroj.
  • La du diagonaloj de paralelogramo estas egalaj kaj dusekcas unu la alian.
  • Eblas krei kahelaron de ebeno per sinsekvaj kopioj de ĉiu paralelogramo.
  • La paralelogramo estas speciala kazo de la trapezo.
  • La ortangulo estas speciala kazo de la paralelogramo.
  • La rombo estas speciala kazo de la paralelogramo.
Remove ads

Vektoraj spacoj

En vektora spaco, adicio de vektoroj estas kutime difinita uzanta la paralelograman leĝon. La paralelograma leĝo diferencigas hilbertajn spacojn de aliaj banaĥaj spacoj.

Komputado de areo de paralelogramo

Estu kaj estu signifi la matrico kun kolumnoj kaj . Tiam la areo de la paralelogramo generita per kaj estas egala al

Estu kaj estu . Tiam la areo de la paralelogramo generita per kaj estas egala al

Remove ads

Pruvo ke la diagonaloj dusekcas unu la alian

Thumb
Paralelogramo ABCD

Por pruvi ke la diagonaloj de paralelogramo dusekcas (duondividas) unu la alian, unue notu kelkajn parojn de ekvivalentaj anguloj:

pro tio ke ili estas anguloj, kiuj estas transversaj kun paralelaj kaj .

Ankaŭ, pro tio ke ili estas paro de vertikalaj anguloj.

Pro tio, ĉar ili havas la samajn angulojn.

De ĉi tiu simileco, oni havas rilatumojn:

Pro tio ke) , estas

.

Pro tio,

dusekcas la diagonalojn kaj .

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads