Parczew
urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Parczew estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Parczew en distrikto Parczewski.
Remove ads
Historio
Laŭ Jan Długosz Parczew ekzistis jam en 1235. Ĝi ricevis urborajton en 1401 atribuitan de Ladislao la 2-a Jogajlo. En 1413 dum la Unio de Horodło Parczew estis indikita por loko de polaj-litovaj kunvenoj, iĝante grava centro de politika vivo en Krono de la Regno de Pollando. Ĉi tien venis laŭvicaj reĝoj el dinastio de Jagelonoj kaj ĉi tie ekestis pluraj gravaj decidoj por la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. La lasta Sejmo okazis en 1564, dum kiu la 7-an de aŭgusto pola reĝo Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio) akceptis de apostola nuncio Libron pri leĝoj el la Koncilio de Trento.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


