Partiklo

malgranda objekto de difinita loko From Wikipedia, the free encyclopedia

Partiklo
Remove ads

Partiklokorpusklo en fiziko estas tre malgranda korpo, ĝenerale de subatoma grandeco. Sed la vorto ankaŭ uziĝas por korpo pli malgranda ol 100 μm. Pli ĝenerale partiklo estas memstara korpo, kiu estas malgranda kompare al iu konsiderata fizika sistemo.

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Partikulo.
Thumb
Varmegaj metalaj partikloj kreitaj dum veldado

La eroj de partikloj estas nomataj subpartikloj; ekz. subpartikloj de atomoj estas elektronoj, protonoj kaj neŭtronoj. La partikloj kiuj estas ne plu diseblaj al iuj subpartikloj (aŭ kies disigoj estas nepruvita en nuna fiziko) nomiĝas elementaj partikloj.

Nanopartiklo estas kutime difinita kiel partiklo de materio, kiu estas inter 1 kaj 100 nanometroj (nm) de diametro. La termino estas foje uzata por pli grandaj partikloj, ĝis 500 nm, aŭ fibroj kaj tuboj kiuj estas malpli ol 100 nm en nur du direktoj.

Vidu la liston de partikloj, konsiderataj far moderna fiziko.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads