Pasintjare en Marienbad
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Pasintjare en Marienbad (france: L'Année dernière à Marienbad estas franca drama filmo el 1961 reĝisorita de Alain Resnais. Per ĉi tiu filmo li gajnis la oran leonon je la Filmfestivalo de Venecio. Ĉi tiu eksperimenta filmo, en kiu linioj inter vero kaj fikcio malklariĝas, estas klopodo de Resnais por muldi la francan Nouveau roman (novan romanon) en filmmuldilon, multfoje estas rigardata kiel mejloŝtono en la filmhistorio.
Remove ads
Intrigo
En luksa hotelo viro klopodas konvinki virinon ke ili, antaŭ unu jaro, jam renkontiĝis kaj interkonsentis ke ili denove renkontiĝos. La virino asertas ke ŝi ne memoras tion. La viraj gastoj faras pafekzercojn. Montriĝas ke la ludanto kiu ludas nimludon, kaj daŭre gajnas, estas la edzo de la virino. Finfine la viro kaj la virino kune forlasas la hotelon.
Remove ads
Rolularo
- Delphine Seyrig: virino
- Giorgio Albertazzi: viro
- Sacha Pitoëff: maljuna ludanto
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads