Pasporto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Pasporto estas en landoj, kie ne ekzistas aparta civitana legitimilo, la ĉefa formala identigilo de civitano. Kutime ĝi aspektas kiel libreto kaj enhavas plenan nomon de civitano, lian/ŝian foton kaj aliajn aldonajn informojn.



Pasporto estas kutime bezonata por internaciaj vojaĝoj, ĉar oni postulas ĝin ĉe doganejo. Tamen inter multaj landoj ekzistas interkonsentoj pri senpasporta trapaso de limo (kun alia identiga dokumento ekzemple identecokarto). Ekzistas tamen landoj, kie oni devas ĉiam kunporti pasporton kun si: ekzemple en Rusia ĉefurbo, Moskvo, policanoj povas postuli pasporton de ajna civitano por kontroli lian/ŝian identecon; foresto de pasporto povas kaŭzi trihoran areston por konfirmo de identeco. Vizo estas stampo au folio metita en la pasporton.
Remove ads
Specifaj pasportoj
Diplomatoj havas specifan pasporton.
Aliaj uzoj de la vorto
- Pasporto al la tuta mondo Titolo de lernolibro
- Pasporta Servo : Servo de TEJO, kiu ebligas senpagan gastigadon.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads