Pedelo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pedelo
Remove ads

Pedelo (latine bedellus) estas malsupera oficisto de diversaj hierarkiaj organizaĵoj (eklezio, universitato, kortumo), kiu zorgas pri malgravaj materiaj taskoj.

Thumb
Karikaturo de angla eklezia pedelo en 1850
Thumb
La pedelo S-ro Bumble en la romano Oliver Twist

Etimologie, la termino estas de ĝermana origino.

Religia pedelo

En kristanismo, pedelo estas, depende de la konfesio, malaltranga kleriko. En la Eklezio de Skotlando, bedelo (angle beadle) estas helpanto de la presbitero dum diservo.

Universitata pedelo

Universitata pedelo akompanas en historia vesto la akademiajn funkciulojn ĉe solenaĵoj (ekz. promocio), tial li estas elektata por konkreta solenaĵo el la vico de universitataj laboristoj kaj samtempe estas elektata lia rezervulo.

Remove ads

Jura pedelo

En Anglio, la paroĥa pedelo (angle constabulary beadle) estis malaltranga ofico, kiu administras diversaĵojn. en la anglalingva romano Oliver Twist, unu el la roluloj estas la malbonkora pedelo S-ro Bumble, kiu administras orfejon.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads