Simon Edward Adrian Payne

brita esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Pejno Simono (ofte stiligita kiel PEJNO Simono[noto 1]), oficialnome Simon Edward Adrian PAYNE (naskiĝis la  23-an de decembro 1941 (nun 1941-12-23) en Bristolo, Britujo) estas brita esperantisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Ekde sia dudekjaraĝiĝo li loĝis en Germanujo — unue apud Hanovro, poste apud Frankfurto ĉe Majno (en Weilmünster). Pejno Simono estis televidila riparisto, komputila teĥnikisto, programisto, sistemanalizisto, siafaka instruisto, teĥnika vendisto, retega problemanaliza specialisto. Li plenumis kelkajn diversajn estrajn postenojn kaj fondis kelkajn firmaetojn.[1][2][3] Li kreis la tekstoprilaboran programon Ĉapelilo. Dum sia Esperantumado li plurfoje plurjare kabeis. Li iam ankaŭ aktivis en Vikipedio.[4]

Li tradukis kelkajn poemojn el la angla, la franca kaj la germana, skribis kelkajn mallongajn rakontojn kaj aldone iomete verkis kaj recenzis por la ĉiumonata revuo Monato.

Remove ads

Tradukoj

Paroladoj

Vikipedie

Rakontoj

Reteje

Kantoj

Reteje

Por la grupo Honey-Moon (tiam Anneliese kaj Erwin Schloesser, kiuj kantas en stilo sur la limo inter Germana popolstila muziko kaj popmuziko)

Poemoj

Reteje

Ĉe Libera Folio

Por infanoj

Reteje

Remove ads

Originalaĵoj

Rakontoj

Monato

Poemoj

Artikoloj

en Monato

Remove ads

Programaro

  • Ĉapelilo[23] Tekstverkilo specife por Esperanto kun literumilo kaj dividilo kaj speciala E-klavaro[24]. Ĉapelilo estis programo por tiamaj Vindozoj ĝis Vindozo 2000.
  • Algoritmo por aŭtomata vortdivido de Esperanto, unue jam 1995 en Prologo[25], poste en 1998 en Visual Basic kaj C.
  • Algoritmo por rapida ortografia kontrolo baze de ĉirkaŭ 100 mil vortoj. Etendebla de la uzanto.

Notoj

  1. Pejno Simono estas ne nur la verkista nomo, sed ankaŭ la ĝenerala nomo uzata en Esperantujo por tiu ĉi aŭtoro. Influate de la Analiza Skolo, pri kiu li entuziasmiĝis, sed poste rezignis pro ĝia neakcepto, la esperantisto Simon Edward Adrian Payne rebaptis sin ĉi-nome. Sub tiu ĉi plumnomo pluraj dekoj da artikoloj publikiĝis en la revuo Monato.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads