Kaĉaloto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kaĉaloto, ambrobaleno,[mankas fonto] fisetro aŭ makrocefalo (science Physeter macrocephalus aŭ Physeter catodon, en NBN: *Kapdelfeno familitipa*)[1] estas specio de dentocetacoj, kun grandega, kvarangula kapo, en kiu troviĝas la spermaceto. Ĝi estas malsvelta besto, kun malgrandaj antaŭaj membroj kaj ĝiboj surdorse. La supra makzelo estas sendenta.
La kaĉaloto havas malhele blugrizan aŭ brunan koloron, la ventro estas pli hela. La maskloj povas longi ĝis ĉirkaŭ 19 m, la femaloj estas pli malgrandaj.
La kaĉalotoj vivas dismonde en moderaj aŭ tropikaj akvoj, en grupoj de 15–20 bestoj. La solvivaj maskloj povas migri je malvarmaj akvoj.
Ĝi ĝenerale vivas en profundo de ĉirkaŭ 350 m, sed oni trovis jam kaĉaloton eĉ je 1134 m. Li nutras sin ĉefe per cefalopodoj.
Ĝi estis ĉasata dum jarcento pro ties spermaceto kaj ambro (el la intesto tiu lasta).
Remove ads
Anekdoto
En Reunio, la franclingva vorto "cachalot" (t.e. kaĉaloto) estas uzata por priparoli ŝargaŭton kiu transportas sukerkanon.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads