Pińczów

urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Pińczów
Remove ads

Pińczów estas urbo de la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio en Pollando. Ĝi estas la administra centro de samnoma komunumo kaj same de ankaŭ samnoma distrikto Pińczów. Fine de 2021 en la urbo vivis 10 078 loĝantoj sur areo de 14,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 704 loĝantoj/km².

Rapidaj faktoj urbo • Ŝtejtel, Ĝemelurboj Tata vd ...
Remove ads

Historio

Urborajtojn la loĝloko havas ekde 1428. Kiel la tuta historia vojevodio Sanktakrucio, ankaŭ la urbo post la dispartigoj de Pollando-Litovio en 1795 doniĝis al la Aŭstra imperio. En 1918 ĝi iĝis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj kiel ĉie en centra Eŭropo, la loĝantoj forte suferis dum la Dua Mondmilito. La 14-an de junio 1944 200-persona taĉmento de la Kamparanaj Batalionoj konkeris malliberejon kaj malarmiligis la skipon liberigante 281 polojn. Post la milito Pińczów apartenis al la Pola Popola Respubliko, komunisma ŝtato grandparte dependa de Sovetunio kaj fondinta membro de la Varsovia Pakto. En 1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al parlamenta demokratio kaj reveno al merkata ekonomio.

Thumb
Kapelo sankta Ana
Remove ads

Konataj homoj ligitaj kun la urbo

  • Andrzej Gwiazda (1935-), inĝeniero, sindikatisto, publicisto kaj disidento

Internacia kunlaboro

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads